La 10an de aprilo inaŭguriĝis la 3-a Ĉina Internacia Konsumaĵa Ekspozicio en Haikou. En la ekspozicio partoprenis pli ol 3 300 konsumaĵaj markoj el pli ol 60 landoj kaj regionoj. Pli ol 300 markoposedantoj publikigos pli ol 1 000 novajn produktaĵojn. Kiel la unua nacia ekspozicio de Ĉinio pri konsumaĵoj la ekspozicio liveras ŝancon kaj platformon por ke la tutmondaj entreprenoj dividu la ĉinan merkaton kaj la ĉinaj entreprenoj eniru en la mondon.