La proparolanto de la Suda Batalkampa Komandejo (SBK) de Ĉinio, supera kolonelo Tian Junli, diris, ke la 10an de aprilo la usona destrojero kun misiloj “Milius”, sen permeso de la ĉina registaro, kontraŭleĝe trudiĝis en maron proksiman al la Rifo Meiji en Nansha, Ĉinio, kaj la Suda Batalkampa Komandejo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo organizis marajn kaj aerajn fortojn por ĝin tutvoje sekvi kaj observi. Ĉinio havas nekontesteblan suverenecon super ĉiuj insuloj kaj akvoj en la Suda Ĉina Maro, kaj la trupoj de la komandejo ĉiam estas en alarmpreteco, firme defendante la sekurecon de la ŝtata suvereneco kaj la pacon kaj stabilecon de la regiono Suda Ĉina Maro.