Nia feliĉo iugrade venas el oportuna vivo
Mirinda Publikigita: 2023-04-10 16:17:30

La 20a de marto) estas la Internacia Feliĉa Tago difinita de la UN. Ĉu vi feliĉas? Nia feliĉo iugrade venas el oportuna vivo. Tamen la mondo dezajnita por la homoj, kiuj povas vidi, aŭdi, piediri kaj paroli, iagrade estas plena de obstakloj por 1,3 miliardoj da handikapuloj. Ĉu vi scias, ke multaj ordinaraj aĵoj en la vivo komence estis dezajnitaj por handikapuloj. Ekzemple la skribmaŝino kaj klavaro komence estis inventitaj por vidhandikapuloj. Komence de la 19a jarcento, itala inventisto Pellegrino Turri inventis la unuan mekanikan skribmaŝinon por helpi blindan grafinon Fivizzano por verkado. La skribmaŝino havas klavaron kaj metalajn brakojn, sur kiuj estas reliefaj signoj, per kio la grafino povis skribi leteron sendepende. 

Ekzistas alia diro, ke frato de la grafino Agostino Fantoni inventis la skribmaŝinon kaj Turri plibonigis ĝin kaj inventis la karbopaperon en 1806.

La genua ŝalmo komence estis dezajnita por nekreskuloj. Usona inventisto Joseph Friedman transformis la rektan ŝalmon al genuŝalmo. La inspiro venas el lia filino. Li trovis, ke lia filineto malfacile trinkis laktosukaĵon per rekta ŝalmo. Do li metis ŝraŭbon en la rektŝalmon kaj ŝnuris ĝin per dentofadeno en formo onda. En 1930 naskiĝis la unua genuŝalmo. 

Nun la perikapta tranĉilo havas grandan kaŭĉukan mantenilon facile prenitan. Tamen antaŭ pli ol 30 jaroj, la mantenilo estis metala. 

Iutage en 1980 Betsey Farber estis damaĝita ĉe la mano de la perikapta tranĉilo kiam ŝi tranĉis la pomon. Ĉar ŝiaj fingroj deformiĝis pro serioza artrito. Ŝia edzo Sam Farber kaj lia amiko Davin Stowell kune vizitis artrititojn por konsulti iliajn bezonojn. Poste ili uzis specialan kaŭĉukan materialon nomatan Santoprene por fari la mantenilon. Fine ni havas diversformajn mantenilojn faritajn per kaŭĉuko. 

La tranĉea taluso estas milda deklivo liganta la trotuaron kaj la ŝoseon. Ĝi aperis en 1945. Por faciligi rulseĝajn uzantojn, la urbo Kalamazoo de  Michigan konstruis la unuan tranĉean taluson en la kruciĝejo de la Telegrama Avenuo. Antaŭ tio la tranĉeo de tiu loko altis je 15 centimetroj. 

Similaj ekzemploj estas dezajno de sondistinga tekniko kaj voĉlegita libro, kiu komence estis farita por blinduloj. 

Nun 16% de la homoj en la mondo havas diversformajn handikapojn. Ankaŭ ni iutage eble fariĝos “handikapuloj” sekve de maljuniĝo. Kun amo kaj respekto al tiuj 16%, ni kune faros centporcentan klopodon por la Mirinda Mondo.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree