Ĉefpaĝo Lucis Studio

Heze: kune konstrui peonian ĝardenon por antaŭenigi komunan ekonomian kaj komercan prosperon

Lucia Publikigita:2023-04-10 09:56:51

foto el CFP

Dimanĉe en la Heze-a Peonia Internacia Komunika Forumo, la organizanto faris proponon pri konstruado de internaciaj peoniaj ĝardenoj, dirante, ke surbaze de respekto al nacia suvereneco, kulturaj diferencoj kaj realaj naciaj kondiĉoj, ili volas aliĝi al la principoj de komuna konsultado, komuna konstruado kaj komunaj profitoj, kaj aktive antaŭenigi kontakton kaj kunlaboron kun koncernaj landoj por kune konstrui peoniajn ĝardenojn, kaj antaŭenigi ekonomian kaj komercan prosperon kaj dividi fruktojn de disvolviĝo.

La Peonia Internacia Komunika Forumo estis organizita en Heze, urbo de la ĉina orienta provinco Shandong. Pli ol 300 ĉinaj kaj eksterlandaj gastoj kunvenis en Heze, kun la temo "kreado de ĉina kultura identeco kaj rakontado pri la historion de Heze-a peonio al la mondo", ili kune diskutis pri la rimedoj de internacia komunikado de peonio kiel ĉina kultura identeco.

Xi Yanchun, vicdirektoro de la Diskoniga Departemento de la Shandong-a Partia Komitato, direktoro de Shandong-a Informa Oficejo kaj Shandong-a Civilizacia Oficejo, diris, ke la peonio estas amata de la ĉina popolo pro sia unika implico kaj ĉarmo. La bela kaj bonodora peonio kompletigas la bonegan tradician ĉinan kulturon dum miloj da jaroj.

En la lastaj jaroj, "Peonia Diplomatio" iris sur la mondan scenejon, kaj aperis en gravaj diplomatiaj okazoj kiel la Pintkunveno de Ŝanhaja Kunlabora Organizo en Qingdao kaj la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, kaj fariĝis "speciala sendito" por plifortigi la amikecon de Ĉinio kaj fremdaj landoj kaj akceli kulturajn interŝanĝojn.

Dum la rondtabla diskuto, la fakuloj diskutis pri la temoj ligitaj al la internacia komunikado pri peonia kulturo. Ji Zhonghui, profesoro de la Universitato de Internaciaj Rilatoj, diris, ke la Monda Peoni-Konferenco de 2023 kaj la 32-a Heze-a Internacia Festivalo de Peoni-Kultura Turismo fariĝis kulturaj vizitkartoj por prezenti la urbon Heze al la mondo. Ili estas ankaŭ ĉefa kanalo kaj fundamenta movforto por la internacia komunikado pri peonia kulturo de Heze.

Ĉi-jare estas la 10a datreveno de la iniciato "Zono kaj Vojo". Kiel profundigi kunlaboron kun landoj laŭlonge de la "Zono kaj Vojo" estas ŝanco kaj deirpunkto por internacia komunikado pri Heze-a peonia kulturo.

Situanta en la sudokcidenta parto de Shandong-provinco, la urbo Heze havas pli ol 1 400 jarojn da sperto pri kultivado peonio, kio faras ĝin "la peoni-ĉefurbo de Ĉinio". Kun naŭ koloroj, dek formoj kaj 1 259 varioj, la areo de la kultivado en la urbo nun superis 16 000 hektarojn. Ĝi estas konata kiel la monde plej granda areo de peoniproduktado, scienca esplorao, eksportbazo, kaj ornamplanta turismo.

foto el CGTN

Ĉi-jara peoni-festivalo transcendis sian tradician lokon, ĉar ĝi unuafoje starigis branĉan lokon en Nederlando, pliigante la internacian reputacion de Heze kiel la "peoni-ĉefurbo de Ĉinio".