Estro de Monda Banko: La MEP de Ĉinio antaŭvideble kreskos je pli ol 5% ĉi-jare
Pluveta Publikigita: 2023-04-11 20:18:50

La 10-an de aprilo laŭ la loka tempo en Vaŝingtono okazis la Printempa Kunveno de la Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Banko en 2023. Estro de Monda Banko David Malpass diris en la sama tago, ke la tutmonda ekonomio estos ĝenerale malforta ĉi-jare, sed Ĉinio estos escepto. Oni antaŭvidis, ke la kreskorapideco de la malneta enlanda produkto (MEP) de Ĉinio superos 5% en 2023.

Malpass diris, ke la optimumigo de Ĉinio de politikoj pri prevento kaj regado de la epidemio helpos plibonigi la perspektivojn de la ĉina kaj la tutmonda ekonomia kresko. La popola investo de Ĉinio estas forta. La monpolitiko havas spacon por kontraŭciklaj akordigoj, kaj la registaro stimulas la servan industrion, precipe sanservon kaj turismon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree