La 10an de aprilo ĝenerala sekretario Xi Jinping faris inspektadon kaj esploron en Guangdong-provinco. Unue li vizitis la urbon Zhanjiang. Xi sinsekve inspektis la sudan bazon de la Nacia Altteknika Esplora kaj Disvolva Programo (863-Programo) de markultura semoprojekto, la mangrovareon de la insulo Jinniu en la urbeto Huguang de la distrikto Mazhang, la havenon Xuwen kaj la projekton pri distribuo de akvoresursoj de Guangdong ĉirkaŭ la Beibu-Golfo por koni la lokan disvolviĝon de marfiŝado, plifortigon de la protekto de mangrovoj, kaj plibonigon de la interkonekto de transporta infrastrukturo, la antaŭenigon de la disvolviĝo de Guangdong kaj Hainan, kaj la optimumigon de akvoresursa agordigo, ktp.