Laŭ raportoj de usonaj amaskomunikiloj, lastatempe, kelkaj dubindaj usonaj armeaj sekretaj dokumentoj aperis en multaj socialaj platformoj. Tiuj dokumentoj montris, ke la usona registaro ne nur profunde intervenis en la rus-ukrainan konflikton, sed ankaŭ daŭre spionas siajn aliancanojn, inkluzive de Israelo, Sud-Koreio kaj aliaj landoj.
Parlamentano de sud-korea opozicia partio esprimis "fortan bedaŭron" la 10-an de aprilo responde al la raporto pri la usona monitorado. Li opiniis, ke tio estas sendube malobservo de la suvereneco de Sud-Koreio kaj "malsukceso" de la nuna sudkorea registaro en protektado de nacia sekureco. Li alvokis fari ĝisfundan esploron pri tio.
De multaj jaroj, Usono estas nomita la plej granda "monitora imperio" en la mondo. Ĝi efektivigis "sendistingan" monitoradon tra la mondo. De konkurantoj ĝis aliancanoj, kaj eĉ gvidantoj de aliancaj landoj, ekzemple la germana ĉefministro kaj la franca prezidento, ĉiuj estis monitorataj de Usono. Tia agado jam plurfoje kaŭzis protestojn de koncernaj aliancanoj.