La plej grandaj evoluantaj landoj el la orienta kaj okcidenta hemisferoj denove salutas sin reciproke per manpremo
CMG Publikigita: 2023-04-12 20:03:29

Ĉinio kaj Brazilo, distancantaj je 18 800 km. unu de la alia, estas la plej grandaj evoluantaj landoj respektive el la orienta kaj okcidenta hemisferoj. La du leviĝantaj landoj trans oceano denove salutos sin reciproke per manpremo, ĉar la brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva lanĉos sian viziton al Ĉinio en la 12a de aprilo.

Tio estas la triafoja ŝtata vizito de Lula al Ĉinio, kaj ankaŭ la unuafoja vizito al alia lando post ĉi-jara januaro, kiam li prenis brazilan prezidentecon. Por la ĉina popolo Lula estas malnova amiko. Dum li estis prezidento (2003-2010), li dufoje faris ŝtatajn vizitojn al Ĉinio. Li ankaŭ ĉeestis la malfermon de la Pekinaj Olimpikoj en 2008. Dum lia oficperiodo la rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo disvolviĝis per gigantaj paŝoj. En la jaro 2009 Ĉinio fariĝis la plej granda komerca partnero de Brazilo, kaj tia pozicio ĝis nun tenas sin 14 jarojn. Kaj Brazilo estas la unua latinamerika lando, kiu komercis kun Ĉinio je totala sumo de mil-miliardoj da usonaj dolaroj.

Januare de la kuranta jaro Lula, jam 77-jara, triafoje fariĝis prezidento de Brazilo. La ĉina prezidanto Xi Jinping gratulis lin je lia enoficiĝo, atentigante, ke Ĉinio kaj Brazilo estas evoluantaj grandaj landoj, kiuj havas influon tutmonde, kaj gravaj nove emeriĝantaj merkatoj; la du landoj estas ĉiurilataj strategiaj partneroj inter si, havas vastajn komunajn interesojn kaj portas la devon de kuna disvolvado.

Propre, Lula planis ekveturi al Ĉinio fine de marto, sed pro sana kialo li prokrastis la viziton. Li tuj, resaniĝinte, denove aranĝis sian vojaĝon. En la vojaĝo origine partoprenis 27 senatanoj kaj deputitoj, sed nun aldoniĝis 12 novaj.

Ekonomia temo estas fokuso de tiu vojaĝo de Lula. Aktuale, Brazilo alfrontas pezajn taskojn restarigi la ekonomion post la epidemio. Lula strebas al “reindustriigo” de Brazilo, dum Ĉinio estas progresiganta altkvalitan disvolvadon kaj altnivelan malfermadon, kio liveros ŝancojn de kungajno al ĉiuj landoj, kompreneble, ankaŭ al Brazilo. Jam antaŭ la ekveturo de prezidento Lula, granda grupo da brazilaj oficistoj kaj reprezentantoj de la entreprenoj atingis Pekinon. La hispana informagentejo EFE raportis, ke ĉi-foje la nombro de la brazila komerca delegacio atingis novan rekordonkun 240 homoj.

“La malnova amiko de la ĉina popolo” alvenas! La ekstera mondo alte atentas la viziton de Lula. La kialo kuŝas en tio, ke Ĉinio kaj Brazilo estas la plej grandaj evoluantaj landoj respektive el la orienta kaj okcidenta hemisferoj, kaj ke la disvolviĝado de iliaj rilatoj utilas ne nur al ili ambaŭ, sed ankaŭ al la tuta mondo. Oni kredas, ke kondukate de la dulandaj ŝtatestroj, la amikeca kunlaboro inter Ĉinio kaj Brazilo en diversaj kampoj estos kvalite altigita, kaj la du landoj en kunlaboro faros novajn kontribulojn por stabileco kaj prospero de la regiono kaj la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree