Iniciato pri Monda Civilizacio elmetis ĉinan solvon por progresigi homaran civilizacion
Ĝoja Publikigita: 2023-04-12 16:39:01

Civilizacio ludas gravan rolon por akceli evoluadon de la homara historio. Nun la mondo ŝanĝiĝas rapide kaj draste. Fronte al antaŭjuĝo, kontraŭstaro kaj dividiĝo ĉina prezidanto Xi Jinping persistas en la ideo, ke la mondo estas riĉa kaj varia kun diversaj civilizacioj. Profunde kompreninta "harmonion de diverseco", li en multaj okazoj eksplikis ĉinan koncepton pri civilizacio kaj elmetis "Iniciaton pri Monda Civilizacio" en marto de la kuranta jaro, kiu pluapaŝe riĉigis enhavon kaj praktikan vojon de la koncepto de monda komunumo kun komuna estonteco por la homaro. Kiel alia grava publika produkto liverita de Ĉinio al la internacia komunumo, la iniciato estas pli kaj pli vaste agnoskita de la internacia komunumo.

Marte de la jaro 2014, prez. Xi Jinping en sia parolado en la ĉefstabejo de UNESKO montris, ke interŝanĝoj kaj reciproka lernado de civilizacioj estas la grava movforto de progreso de la homara civilizacio kaj paca disvolviĝo de la mondo, elmetante koncepton pri civilizacio kun egaleco, reciproka lernado, dialogo kaj inkluziveco. Maje de la jaro 2019, Xi pluapaŝe elmetis en sia ĉeftema parolado en la malfermo de la Konferenco pri Dialogoj inter Aziaj Civilizacioj, ke oni devas fortigi interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon inter malsamaj landoj, malsamaj nacioj kaj malsamaj kulturoj, solidigi kulturajn bazojn por komuna konstruado de azia komunumo kun komuna estonteco kaj komuna konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Marielza Oliveira

Aŭdinte la prelegon, Marielza Oliveira, tiama delegito de la oficejo de UNESKO en Ĉinio, diris, ke interŝanĝoj kaj reciproka lernado de civilizacioj utilas al realigo de paco. Ŝi diris, 'Paco realiĝas per dialogo kaj paca kunekzistado inter homoj estos realigata danke al interŝanĝoj de civilizacioj kaj danke al interŝanĝoj kaj reciproka lernado de civilizacioj sur sama platformo."

Rashid Alimov

Novembre de la jaro 2020 en la 20-a kunveno de konsilio de ŝtatestroj de membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), prez. Xi klare elmetis konstruadon de komunumo de interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj. Rashid Alimov, eksa ĝenerala sekretario de ŜKO, diris, ke abundaj kaj variaj interŝanĝoj starigis ligitecon interpopolan kaj kulturan de la organizo kaj enradikigis kaj florigis koncepton pri amikeco de generacio al generacio por la granda familio de la ŜKO. Li diris, "La granda familio de la ŜKO similas al ĉielarko. Ĝin pli multe briligas kulturaj kaj interpopolaj interŝanĝoj. Nur kiam popoloj inter la membrolandoj sin konus kaj interkomprenus, tiam pliiĝos konfido inter ili. Tio liveros necesan kondiĉon al kunlaboro sur aliaj kampoj."

Kontinue disvolviĝas kaj maturiĝas la ĉina iniciato pri civilizacio. La 15-an de marto de 2023, prez. Xi Jinping unuafoje elmetis Iniciaton pri Monda Civilizacio en sia ĉeftema prelego en altnivela dialogo inter la Komunista Partio de Ĉinio kaj aliaj mondaj partioj. Li elmetis respekton al diverseco de monda civilizacio, plivastigon de komuna valoro de la homaro, atenton al heredado kaj novigo de civilizacio kaj fortigon de internaciaj interŝanĝoj interpopolaj kaj kulturaj kaj kunlaboroj. La iniciato donis ĉinan solvon alte konstruivan kaj praktikeblan por akceli mondan modernigan procezon kaj progresigi mondan civilizacion.

 Filani Mthembu

La Iniciato pri Monda Civilizacio ricevis vastan atenton kaj agnoskon de la internacia komunumo tuj post ĝia elmeto. Filani Mthembu, respondeculo de sudafrika instituto pri monda dialogo, diris, ke ĝi iniciatas inkluzivecon kaj reciprokan respekton, utilas al kreo de internacia medio pli utila al kunlaboro. Li diris, "Mi opinias, ke la Iniciato pri Monda Civilizacio estas ĉi tia, kiu brakumas kaj inkluzivecon kaj la realon, ke ni vivas en ĝuata spaco. Por akceli sistemon de kolektiva disvolviĝo, ni devas kompreni unu la alian, respekti historion de unu al la alia, respekti politikan sistemon de unu al la alia, respekti ankaŭ kulturon de unu al la alia por krei medion pli utilan al kunlaboro, ne la medion sub gvidado de nulo-suma ludo".

Asadollah Badamchian, ĝenerala sekretario de Islama Unuiĝinta Partio de Irano, montris, ke disvolvante sin mem, Ĉinio respektas fruktojn de malsamaj civilizacioj kaj akcelas interŝanĝojn inter malsamaj civilizacioj, kio estas la grava kialo de ĝia kontinua altiĝo de internacia influo kaj fortiĝo de monda potenco, ankaŭ enkorpigas decidemon de la ĉina gvidanto solvi malfacilojn de monda disvolvo. Li diris,"En la nuna tutmonda situacio, la ĉina gvidanto povas ĝuste trakti la mondan disvolvon. Prez. Xi Jinping ankaŭ elmetis la koncepton pri komunumo kun komuna estonteco pro la homaro, Iniciaton pri Monda Sekureco, Iniciaton pri Monda Dsivolvo kaj Iniciaton pri Monda Civilizacio, esperante konstrui la mondon feliĉan, pacan kaj trankvilan. Tiuj ĉi konceptoj estas tre bonaj kaj ni atendas realiĝon ilian."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree