Invitite de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang, germana ministro pri eksterlandaj aferoj Annalena Baerbock vizitos Ĉinion de la 13a ĝis la 15a de aprilo. Dum la vizito, la du eksterlandaferaj ministroj kunprezidos la sesan raŭndon de Ĉin-Germana Strategia Dialogo pri Diplomatio kaj Sekureco.