Ĉinio publikigis dokumenton pri Pozicio de Ĉinio pri Afganaj Aferoj
Pluveta Publikigita: 2023-04-12 20:32:59

La 12an de aprilo en gazetara konferenco de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj raportisto demandis, ĉu la proparolanto povus konigi la dokumenton "Pozicio de Ĉinio pri Afganaj Aferoj” publikigitan tiutage.

Wang Wenbin, proparolanto de la ministerio, diris, ke Afganio estas grava najbaro de Ĉinio. Post la radikaj ŝanĝiĝoj de la situacio en Afganio en aŭgusto 2021, Ĉinio kontinue subtenis la Kvin Principojn de Paca Kunekzistado kaj la koncepton de "amikeco, sincereco, reciproka profitigo kaj inkluziveco" en najbara diplomatio, konservis kontaktojn kaj interŝanĝojn kun la provizora registaro de Afganio en egala kaj respekta maniero, kaj faris efikajn agojn por helpi Afganion faciligi la situacion de la ekonomio kaj la popola vivteno, intense faris plurflankajn kunordigojn rilatajn al Afganio, precipe la promocion de tri kunvenoj de ministroj pri eksterlandaj aferoj de najbaraj landoj de Afganio. Ĉinio ludis pozitivan kaj konstruivan rolon en la glata transiro de la situacio en Afganio.

Wang Wenbin montris, ke Afganio travivis sortoŝanĝojn de la vivo, kaj ĉiuj industrioj atendas prosperigon, kaj ĝi estas en ŝlosila periodo de kaoso al ordo. Por amplekse kaj sisteme klarigi la politikojn kaj proponojn de Ĉinio, kaj kunigi la konsenton de la internacia komunumo kaj la regionaj landoj por stabiligi kaj helpi Afganion, Ĉinio formulis kaj publikigis la dokumenton "Pozicio de Ĉinio pri Afganaj Aferoj". La dokumento inkludas 11 flankojn, inkluzive de jenaj enhavoj: persisti en la bazaj politikoj de la "tri respektoj" kaj "tri neniamoj", subteni la moderan kaj stabilan regadon, pacan rekonstruadon, fortan batalon kontraŭ terorismo de Afganio,  plifortigi duflankan kaj plurflankan kontraŭterorisman kunlaboron, urĝigi Usonon reale preni respondecon pri la efektivigo de la traktato de Afganio, plifortigi plurflankan kunordigon pri afganaj aferoj, helpi solvi humanitarajn kaj rifuĝintajn problemojn en Afganio kaj subteni la narkotaĵan regadon en Afganio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree