Hungara-Ĉina Dulingva Elementa Lernejo kaj Mezlernejo kulturas pli da senditoj heredantaj kaj disvolvantaj amikecon inter Hungario kaj Ĉinio
Ĝoja Publikigita: 2023-04-12 16:30:14

Tamara Imre (dekstre) kaj Varga Bonita (maldekstre), lernantoj de Hungara-Ĉina Dulingva Elementa Lernejo kaj Mezlernejo.

Hungara-Ĉina Dulingva Elementa Lernejo kaj Mezlernejo situas en Budapesto, ĉefurbo de Hungario. Ĝi fondiĝis en septembro de la jaro 2004, estas la ununura publika plentempa lernejo en la Centra kaj Orienta Eŭropo uzanta la ĉinan lingvon kaj la nacian lingvon por instruado. Multajn jarojn la lernejo kulturis por la lando grandan nombron da elstaraj talentuloj parolantaj en la ĉina lingvo, kaj ĝi ĝuas grandan prestiĝon en la hungara eduka rondo.

En januaro de la kuranta jaro, ĉina prezidanto Xi Jinping respondis leteron de lernantoj de la lernejo, kuraĝigis ilin kompreni plimulte Ĉinion kaj servi kiel sendito por heredi kaj disvolvi amikecon inter Ĉinio kaj Hungario. Tio multe entuziasmigis kaj instruistojn kaj lernantojn de la lernejo, ankaŭ vekis varman eĥon de diversaj hungaraj rondoj.

Lernantoj Tamara Imre kaj Varga Bonita, nome de ĉiuj lernantoj, sendis leteron al prez. Xi Jinping kaj lia edzino prof. Peng Liyuan okaze de la ĉina tradicia novjaro Printempa Festo en la kuranta jaro. En la letero ili, laŭ ĉina kutimo, esprimas novjaran bondeziron al Xi kaj Peng, rakontas siajn spertojn en la dekdujara lernado de la ĉina lingvo en la lernejo kaj esprimas sian deziron lerni en ĉina universitato kaj fari kontribuon al amikeco inter Hungario kaj Ĉinio. Wang Yue, respondeculino de konfucea klasĉambro en la lernejo, konigis, "La 18an de januaro solene okazis amuzkunveno por Printempa Festo kaj ceremonio pri dono de 'Stipendio de Ĉina Ambasadoro' en nia lernejo kaj Tamara Imre kaj Varga Bonita duafoje gajnis la stipendion. Pro tio ili volas dividi la ĝojon kun prez. Xi, kaj samtempe al li esprimi dankon kaj doni novjaran bondeziron. La responda letero de prez. Xi grande entuziasmigis nin ĉiujn, ankaŭ kuraĝiĝis nin marŝi plu antaŭen."

Varga Bonita diris, "Ni tre ĝojas kaj emociiĝas. Ĉar ni neniam imagis, ke ni ricevos lian respondan leteron. Estas granda honoro por ni!"

Oktobre de la jaro 2009, Xi Jinping, tiama ŝtata vicprezidanto de Ĉinio, vizitis Hungarion. Li aparte aranĝis viziton al Hungara-Ĉina Dulingva Elementa Lernejo kaj Mezlernejo, donacis al ĝi instruajn materialojn kaj ekipaĵojn kaj faris kunfoton kun instruistoj kaj lernantoj. Direktoro de la lernejo Erdélyi Zsuzsanna klare memoras la viziton. Ŝi diris, "Unu el la gravaj enhavoj dum la vizito de Xi al Hungario en la jaro 2009 ĝuste estas viziti nian lernejon. Kaj tiu tago estas grava por nia lernejo. Li ne nur alportis multajn instruajn materialojn kaj ekipaĵojn, sed ankaŭ esprimis en sia parolado fortan subtenon al instruado nia kaj donon de helpo al geknaboj lernantaj la ĉinan lingvon. Ĝis nun al nia lernejo jam venis multaj instruistoj senditaj de Ĉinio kaj ĉiujare ni ricevas instruajn materialojn senditajn de Ĉinio. La vizito komencis nian rakonton kun prez. Xi, kiu faris tion, kion li diris. Danke al li kaj la ĉina registaro, nia instruado povas glate funkcii. Pro tio, la knabinoj leteris al prez. Xi. Ili jam lernis dek du jarojn en nia lernejo, ilia nivelo de la ĉina lingvo estas alta, ankaŭ iliaj atingoj estas bonaj, do ĉio ĉi ne povas apartiĝi de ilia propra strebado kaj nia instruado."

Lernanto de elementa klaso montris sian pentraĵon kun elementoj rilataj al Pekinaj Vintraj Olimpikoj.

Nun instruado de la ĉina lingvo jam fariĝis enhavo de la hungara eduka sistemo por la nacio, kaj hungaraj adoleskuloj povas en elementa lernejo kaj mezlernejo elekti la ĉinan lingvon kiel la unuan fremdan lingvon de ekzameno por eniri en lernejon de pli alta nivelo. Wang Yue, respondeculo de konfucea klasĉambro de la lernejo, konigis, ke nun troviĝas en la lernejo dudek klasoj de dek du studjaroj kaj pli ol 530 lernantoj. Lastajn jarojn senĉese grandiĝis la varbado de lernantoj, kaj pli kaj pli da hungaraj geinfanoj venas al la lernejo por lerni la ĉinan lingvon.

Yang Yihui, ĉinlingva instruisto de la lernejo, konigis, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Hungario estas amikaj tradicie, similas la kulturoj dulandaj kaj multiĝas interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj inter la du landoj tagon post tago. Kaj la kontinue fortiĝanta sinteza ŝtata potenco de Ĉinio estas la ĉefa kialo, ke pli kaj pli da hungaroj elektas lerni la ĉinan lingvon kaj volas kompreni Ĉinion. Ŝi diris, "Estas amikaj la rilatoj inter la dulandaj registaroj kaj funkcias multaj interpopolaj interŝanĝoj. Cetere, hungaroj havas multajn similaĵojn kun ni, ekzemple, ankaŭ iliaj familiaj nomoj estas antaŭvicaj, kaj personaj nomoj postaj. La plej fama hungara frandaĵo gulaŝo similas al ĉina supo farita per bovaĵo kaj terpomo, tial nature ni sentas proksimaj en kulturo. Alia grava kialo estas, ke en Ĉinio la ekonomio disvolviĝis kaj la lando fortiĝis. Tial la ĉina lingvo fariĝis pli altira."

Hungara-Ĉina Dulingva Elementa Lernejo kaj Mezlernejo multfoje organizis lernantojn viziti ĉinajn lokojn, inkluzive de Pekino, Ŝanhajo, Guangdong-provinco, Hubei-provinco, Shaan'xi-provinco kaj Henan-provinco. Tamara Imre kaj Varga Bonita ne nur vizitis belajn ĉinajn urbojn sed ankaŭ amikiĝis kun ĉinoj. Tamara Imre diris, "Mi tre ŝatas ĉinajn manĝaĵojn, aparte ĝjaŭzi-on, kuiritan pastaĵon, faritan per spicita vianda kaj legoma hakaĵo, en duonronda formo. En libera tempo mi spektas ĉinajn televidajn dramojn. Mi sentas, ke la ĉina kaligrafio estas mojosa." Tamara Imre kaj Varga Bonita esperas lerni en ĉina universitato kaj servi kiel interpretisto aŭ ĉinlingva instruisto por kontribui al amikeco inter Hungario kaj Ĉinio.

Lernantoj montras siajn rezultojn de kursoj pri ĉina tradicia pentrado.

Lernantoj prezentas dancon kun ventumiloj laŭ ĉina stilo.



Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree