Pli da nigraj pacientoj ol blankaj pacientoj mortis pro kormalsano en Usono
Pluveta Publikigita: 2023-04-12 14:38:54

La 10an de aprilo usona retejo USA Today raportis, ke ĉiujare grandnombro da usonanoj mortis pro kormalsano, tamen inter tiuj mortintoj estas pli da nigraj pacientoj ol la blankaj. La kialo de ĉi tiu fenomeno estas la longdaŭra sistema rasa diskriminacio, kaj la derivitaj malriĉeco kaj malegaleco.

La raporto montris, ke multaj nigruloj malfacile povas ricevi altkvalitajn medicinajn rimedojn, kaj hospitaloj ofte estas malproksime de kie ili loĝas, malfaciligante unuatempan efikan kuracadon. Krome, la kosto de kuracado en Usono estas alta, kaj multaj nigruloj havas neniun asekuron, aŭ la asekuro ne povas plene kovri la enhospitaliĝajn elspezojn, "eĉ se ili estas malsanaj, ili ne serĉos kuracadon." Nigraj grupoj ankaŭ malhavas kanalon por koni sciojn pri kormalsano.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree