Posttagmeze de la 12a de aprilo ĝenerala sekretario Xi Jinping, kiu inspektis Kantonon, venis al la Esplorinstituto de GAC por esploro kaj kore interŝanĝis kun esploristoj, entreprenistoj, dungitoj kaj reprezentantoj de eksterkapitalaj entreprenoj. Xi Jinping montris, ke la ĉina modernigo esence diferencas de la okcidenta modernigo. Ĉinio ne povas sekvi la vojon de polusiĝo kaj rabado de aliaj landoj en la okcidenta modernigo. La ĉina modernigo baziĝas sur la realaj kondiĉoj de Ĉinio, konformas al la naciaj kondiĉoj de Ĉinio kaj havas celojn, planojn kaj strategiojn. Ĉinio antaŭenpaŝos la ĉinan modernigon paŝon post paŝo.