Kiel Usono klarigas al siaj aliancanoj la “eventon de sekretotralikiĝo”?
CMG Publikigita: 2023-04-13 19:12:42

“Kiu ankoraŭ bezonus malamikon, kiam li havas tian amikon kiel Usonon?” Tiu frazo dirita de Donald Tusk, la eksa prezidanto de la Eŭropa Konsilio, estas refoje pruvita de la plejfreŝa usona “evento de sekretotralikiĝo”.

Ekde komenco de marto, aŭ eĉ pli frue, en la reto aperis de tempo al tempo dokumentoj pri usonaj militaj informoj altgrade sekretaj. Ili estas nombritaj je 100 kaj pli; kaj ilia enhavo estas okulfrapa: la usona registaro profunde enmiksis sin en la konflikton inter Rusio kaj Ukrainio, daŭre kaj ŝtelume aŭskultis altrangulojn de Ukrainio, Sud-Koreio kaj Israelo. Tra pli ol unu monato de disvastiĝo la evento de la Pentagono estas tramonde konata, kaj ĝi jam fariĝis la plej serioza skandalo post la evento Wikileaks en 2013.

La 11an de aprilo, usona nacidefenda ministro Lloyd Austin unuafoje faris komenton pri la skandalo. Li asertis, ke li mem ekinformiĝis pri la afero nur post unu monato, kiam tiuj informoj estis malkovritaj. Samtempe kun tio, la usonaj aŭtoritatoj en terura embaraso pretendis, ke ili ne ŝparu sian penadon por serĉi sekretomalkovrinton. Kaj tio fakte estas nerekta konfeso, ke la “skandalo de sekretotralikiĝo” estas vera, kaj la enhavo de la informoj estas malutila por aliancanoj de Usono.

Ke dum kelkaj jardekoj Usono faris sendistingan aŭskultadon al siaj aliancanoj, tio ja estas publika sekreto. Sed ĉi tiu plejfreŝa skandalo vere pikis aliancanojn de Usono doloraj. El tiuj informoj oni vidas, ke Usono profunde intervenas en la konflikton inter Rusio kaj Ukrainio kaj intencas konduki la situacion; Usono ne konfidas iun ajn landon, nek sian aliancanon. La detrua povo de tiu ĉi evento estas por aliancanoj de Usono pli granda, ol en la jaro 2013, kiam la tiama germana ĉefministro Angela Merkel kaj aliaj gvidantoj de kelkdekoj da landoj estis ŝtelume aŭskultataj, kaj ol en la jaro 2021, kiam danlanda amaskomunikilo malkaŝis la usonajn kontrolajn aŭskultojn en Germanio, Francio kaj Svedio.

La akra tranĉo, per kiu Usono enpikas siajn aliancanojn, ne nur estas gvatado. Faktoj pruvas, ke antaŭ la usonaj realismo kaj “memcentrismo” super ĉio, amikeco estas tiel fragila, ke ĝi iam ajn povos forvaporiĝi. El tio oni tuj rememoras la frazon de Henry Kissinger: “Esti malamiko de Usono estas danĝera, sed esti aliancano de Usono estas des pli fatala.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree