Ekfunkciis ĉina-laosa internacia pasaĝera trajno
CMG Publikigita: 2023-04-13 19:09:35

De la landlima kontrolejo Mohan raportisto informiĝis, ke je la unua tago, en la 13a de aprilo, ekfunkciis la internacia pasaĝera trajno de Ĉinio al Laoso, kaj ĉe la landlima kontrolejo Mohan traveturis du internaciaj trajnoj enira kaj elira kun 337 pasaĝeroj, el kiuj estis 183 elirantoj kaj 154 enirantoj.

Por akceli la dulandajn ekonomiajn rilatojn, kune konstrui “Zonon kaj Vojon” en altkvalita disvolvado, favori la dulandajn popolanojn kaj strukturi la ĉina-laosan komunumon kun komuna estonteco, la ĉina kaj la laosa registaroj decidis, ke ekde la 13a de aprilo la du landoj kune funkciigas la internacian pasaĝeran trajnon, kun la celo servi la dulandajn popolanojn per konstruado de la vojo progresa, feliĉa kaj amika.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree