“Tri novaj teknologiaj produktaĵoj” estas la dinamikoj de la ĉina ekstera komerco
CMG Publikigita: 2023-04-14 15:54:04

Kiu estas antaŭiranto en la tajlanda merkato de purenergiaj veturiloj? La respondo estas: BYD de Ĉinio. La donitaĵoj lastatempe aperigitaj en la tajlanda retejo AutoLife montras, ke la kvanto de elektraj aŭtoj de BYD, marte registritaj, estis 2 434. Kaj do, en tri sinsekvaj fojoj, BYD gajnis la ĉampionecon de aŭta vendo de purenergiaj aŭtoj en Tajlando.

Tio estas miniaturo de ĉinaj novteknologiaj produktaĵoj, kiuj furoras transmare. La donitaĵoj publikigitaj en la 13a de aprilo de la Ĉina Ĝenerala Administracio de Doganoj montras, ke en la unua trimestro de la kuranta jaro, la eksportado de la “tri novaj produktaĵoj”, nome elektraj personaŭtoj, liti-akumulatoroj kaj sunaj piloj, kreskis totale je 66,9%.

Nuntempe, la tutmonda inflacio restas en alta nivelo, kaj la malforta kresko de ĉefaj ekonomioj kaŭzas malpliiĝon de eksteraj bezonoj. La Monda Komerca Organizo prognozis, ke ĉi-jare la tutmonda varkomerca kvanto kreskos je nur 1% kaj falos je 2,5% pli ol tiu en la pasinta jaro. Kaj la ĉina ekstera komerco, pro la krizoj de protektismo, geopolitiko kaj similaj, frontas al nemalmulte da malfaciloj.

Tio, “stabileco en amplekso, plibonigo en strukturo”, estas la necesa postulo de altkvalita disvolvado en la ĉina ekstera komerco. Ekstera komerco estas la barometro de la ĉina ekonomio. La ĉi-jara komenco de ekstera komerco elmontris bonan tendencon, kio reflektas la memfidon kaj viglecon de la ĉina ekonomio. Fine de marto la Monda Banko publikigis raporton pri ekonomiaj situacioj de la orientazia kaj pacifika regionoj, reĝustigante la ĉinan ekonomikreskon en 2023 ĝis 5,1%, do pli alte ol 4,3%, kiun oni januare antaŭkalkulis. La konstanta revigliĝo de la ĉina ekonomio seninterrompe ekscitos la bezonon de importado kaj eksportado.

Nun la internaciaj cirkonstancoj estas seriozaj kaj kompleksaj, kaj la ekstera komerco frontas al peza premo. Sed en tia okazo la ĉina ekonomio ankoraŭ havas fortan persistemon, grandan potencialon, sufiĉan vivecon kaj, surbaze, longtempan stabilecon. Kun la ĝenerala pliboniĝo de la ĉina ekonomio la ekstera komerco espereble turniĝos al prospero kaj alportos al la mondo pli da ŝancoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree