La usona gazeto Tempo raportis la 12-an de aprilo, ke la averaĝa vivdaŭro en Usono spertis la plej gravan malkreskon en jarcento, kaj la averaĝo kaŝis iun pli komplikan situacion, ke en la pasintaj 40 jaroj, aperis plej granda diferenco de la vivdaŭro inter regionoj.
Iu esploro montris, ke la vivdaŭro de usonanoj rilatas al riĉeco, etngrupo kaj regionaj faktoroj. Ekzemple, riĉuloj vivas pli longe, nigruloj vivas pli mallonge, kaj la ŝtatoj, kiuj havas elspezon de pli da mono por helpi al la senhavuloj, vastigas sanasekuran kovradon kaj havas pli striktan pafilkontrolon, havas pli altan pokapan vivdaŭron.