Xi Jinping interparolis kun brazila prezidento Lula
Pluveta Publikigita: 2023-04-14 21:03:06

Posttagmeze de la 14a de aprilo, en la Granda Popola Halo ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva, kiu faras ŝtatan viziton en Ĉinio.

Xi Jinping bonvenigis la viziton de Lula al Ĉinio, dirante, ke estas tre ĝoje revidi la malnovan amikon en Pekino, kiam la printempo floras. Xi gratulis, ke Lula, gvidante la novan registaron, kreis en la komenco bonan situacion. Xi diris, ke antaŭ nelonge Lula devis prokrasti sian viziton al Ĉinio pro sana kialo, kaj ke li volas denove esprimi al Lula bondezirojn. Xi tre ĝojas vidi, ke Lula resaniĝis, kaj ke la vizito de Lula tuj post la resaniĝo montras lian atenton de la dulandaj rilatoj.

Xi Jinping montris, ke Ĉinio kaj Brazilo estas la plej grandaj evoluantaj landoj kaj gravaj emerĝantaj landoj respektive en la orienta kaj okcidenta hemisferoj, ili estas ampleksaj strategiaj partneroj kaj kunhavas ampleksajn komunajn interesojn. Ĉinio ĉiam disvolvas la rilatojn kun Brazilo el strategia alteco kaj longtempa perspektivo, kaj metas la rilatojn inter Ĉinio kaj Brazilo kiel diplomatian prioritaton. Sinjoro prezidento Lula estas malnova amiko de la ĉina popolo. Li delonge zorgas kaj subtenas la amikecajn aferojn inter Ĉinio kaj Brazilo, kaj progresigis la saltegan disvolviĝon de la dulandaj rilatoj. Xi diris, ke li pretas kunlabori kun Lula por malfermi novan estontecon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo en la nova epoko kaj por alporti pli da profitoj al la du popoloj.

Xi Jinping emfazis, ke ĉi-jare estas la unua jaro por Ĉinio por plene efektivigi la spiriton de la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). La KPĈ unuigas kaj gvidas la popolojn de ĉiuj etnoj en la lando por konstrui la socialisman modernan landon en ĉiuj aspektoj kaj amplekse antaŭenigi la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio per ĉina modernigo. En la nova vojaĝo, Ĉinio koncentriĝos pri antaŭenigo de altkvalita disvolviĝo, akcelos la starigon de la nova disvolva strukturo kaj antaŭenigos altnivelan malfermon, kio alportos pli da ŝancoj al landoj de la mondo, inkluzive de Brazilo. Xi kredas, ke la daŭra, sana kaj stabila disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo certe ludos aktivan kaj gravan rolon en la paco, stabileco, prospero kaj disvolviĝo de la regiono kaj la tuta mondo. La du flankoj devas konservi regulan strategian komunikadon, plifortigi interŝanĝojn de spertoj pri regado kaj administrado de la ŝtato, firme rigardi unu la alian kiel gravajn disvolvajn ŝancojn, firme subteni unu la alian por sekvi disvolvan vojon, kiu konformas al naciaj kondiĉoj, kaj firme subteni evoluantajn landojn fortigi unuiĝon kaj kunordigon. La du flankoj devas profundigi praktikan kunlaboron, konstante antaŭenigi ekzistantajn grandajn kunlaborajn projektojn, ekspluati la potencialon de kunlaboro en agrikulturo, energio, infrastruktura konstruado, aerospaco, teknologia novigo kaj aliaj kampoj, kaj esplori kaj plifortigi kunlaboron en verda ekonomio, cifereca ekonomio, pura energio kaj tiel plu. Ĉinio bonvenigas pli da brazilaj altkvalitaj produktoj eniri en la ĉinan merkaton. Ĉinio volas aktive diskuti pri la kunordigo inter la ĉina iniciato "Zono kaj Vojo" kaj la brazila strategio de "Reindustriigo". La du flankoj devas preni venontjaran celebradon de la 50-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kiel ŝancon por intensigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en la kampo de interpopolaj kaj kulturaj aktivecoj kaj firmigi la fundamenton de la publika opinio por la ĉina-brazila amikeco.

Lula diris, ke li estas tre honora kaj fiera gvidi grandan delegacion por viziti Ĉinion la kvaran fojon.Tio estas lia unua vizito al lando ekster Ameriko ekde lia ĉi-foja prezidentiĝo. Tio montras la amon de Brazilo al Ĉinio kaj la altan atenton de Brazilo pri la rilatoj kun Ĉinio. Ĉinio estas nemankigebla kaj grava forto en politiko, ekonomio, komerco, scienco kaj teknologio kaj aliaj kampoj en la mondo hodiaŭ, kaj ludas esencan rolon por antaŭenigi pacon kaj disvolviĝon de la mondo. Laŭ la strategia alteco por starigi justan kaj racian internacian ordon Brazilo sin dediĉas al disvolvado de la rilatoj kun Ĉinio. Brazilo volas intensigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun la ĉina flanko en la kampoj de edukado kaj kulturo kaj plifortigi reciprokan komprenon inter la du popoloj. Li kredas, ke la estonteco de la rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio estos eĉ pli brila.

La du ŝtatestroj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri la krizo en Ukrainio. La du flankoj konsentis, ke dialogo kaj intertraktado estas la sola farebla eliro por solvi la ukrainan krizon, kaj ke ĉiuj klopodoj por pace solvi la krizon estu kuraĝigitaj kaj subtenataj. Ili alvokis pli da landoj ludi konstruivan rolon por antaŭenigi la politikan solvon de la ukraina krizo, kaj decidis konservi komunikadon pri tio.

Post la interparolo, la du ŝtatestroj kune atestis la subskribon de kelkaj duflankaj kunlaboraj dokumentoj en la kampoj de komerco, investo, cifereca ekonomio, teknologia novigo, informado kaj komunikado, redukto de malriĉeco, kvaranteno kaj aerospaco.

La du flankoj publikigis la "Komunan Deklaron inter la Ĉina Popola Respubliko kaj la Federacia Respubliko de Brazilo pri Profundigo de la Ampleksa Strategia Partnereco."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree