Superapovo de lumturaj fabrikoj de Ĉinio
Mirinda Publikigita: 2023-04-15 17:25:03

Kiel longe produktiĝis unu tekokomputilo en fabriko? Duona sekundo!

Kiu kapablas? Ĉinaj lumturaj fabrikoj!

Komence ĉijare Monda Ekonomia Forumo publikigis la liston de nove aprobitaj 18 lumturaj fabrikoj de la mondo. Taksita de la MEF kaj McKinsey Kompanio, lumtura fabriko havas monde progresintan nivelon en intelekta produktado, ciferecigo kaj aliaj fakoj, nome ĝi estas la plej progresinta fabriko en la mondo. Mi kompreneble zorgas pri montriĝo de ĉinaj fabrikoj. La rezulto estas: ili bone agas!

Inter ĉifoje multigitaj 18 lumturaj fabrikoj, troviĝas 8 ĉinaj fabrikoj, inkluzive de LCFC sub Lenovo Grupo en Hefei-urbo kaj Guanlan Fabriko de Foxconn en Shenzhen-urbo. Ĝis nun en la mondo estas 132 lumturaj fabrikoj kaj Ĉinio havas 50 el ili, okupante la unuan lokon. Brave! 

Parolante pri fabrikado de Ĉinio, oni kutime parolas pri granda skalo kaj vigla produktkapablo. Tamen konforme al kondiĉoj de lumtura fabriko, tio ne sufiĉas. Ili havas pli altnivelajn kapablojn. Kio estas?

La unua estas kapablo de pinta fabrikado. Ĝi estas kapablo de rapida turniĝo en du specoj de produktoj, same kiel kapablo de triatlono. Sekve de multiĝo de elektrokomercoj per reta elsendo, multaj produktoj estas menditaj antaŭ amasproduktado. Ekzemple LCFC havas alian nomon “885-fabriko”. Tio signifas, ke ĉiutage ĝi havas pli ol 8 000 mendilojn, kaj la produktkvanto de 80% de tiuj mendiloj estas malpli ol kvin. Tio estas, ke la fabriko ĉiutage produktas pli ol mil specojn da produktoj.  

Kial ĉinaj lumturaj fabrikoj posedas tian pintan produktkapablon? Ĉar ili havas tri superpovojn por trakti tri superajn defiojn, kiajn supergranda skalo, supera disigo kaj superrapido. Unu el gravaj indicoj taksantaj la kapablon de la fabriko estas produkta takto (tempo de resto de produkto en iu ĉeno). La produkta takto de tekkomputilo en LCFC estas 15 sekundoj. En la tuta produktlinio, naskiĝas unu tekkomputilo ene de preskaŭ duona sekundo. En fabriko de Huawei en Shenzhen, la produkta takto estas 30 sekundoj, tio estas ke unu poŝtelefono restas en ĉiu ĉeno malpli ol 30 sekundojn.  

Krom kapablo, oni bezonas ankaŭ teknikojn. Ĉinaj lumturaj fabrikoj havas progresintajn teknikojn, precipe la ciferecigon. Ekzemple oni povas ciferecigi monitoradon, registradon kaj korespondon de ĉiuj ĉenoj en la produktado kaj povas ekstreme altigi la efikon de ĉiuj ĉenoj, kaj ankaŭ kapablas dividi la misiojn per diĝitaj teknikoj. Ekzemple la produktdistribua sistemo ekspluata de LCFC povas plenumi distribuon de 1,8 mil mendiloj ene de 90 minutoj. 

Eble vi dubas, ĉu la rapido kaŭzis kvalitan problemon? Ne maltrankviliĝu! Ĉinaj lumturaj fabrikoj havas ankaŭ fortan sistemon de kvalito-regado. Ekzemple LCFC dezajnis la labornormon nomatan “maldekstrigo de limo”, la maldekstro estas fronto de la produktĉeno. Tio signifas, ke oni faras la kvalito-kontrolon kaj produktadon en la sama ĉeno. 

Ĉinaj lumturaj fabrikoj havas ne nur tiujn menciitajn superpovojn kaj ĉio baziĝas sur teknika novigo kaj garantio de baza rapido kaj kvalito. 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree