Kial eksterlandaj komercistoj estas optimismaj pri Ĉinio? Ĉi tiu ekspozicio donis respondon
Qiujieming Publikigita: 2023-04-15 17:50:49

De la 10a ĝis la 15a de aprilo en la urbo Haikou de Hainan-provinco okazis la Ĉina Internacia Ekspozicio de Konsumaj Produktoj 2023. Ĉi tiu ekspozicio estas la unua grandskala internacia evento okazigita de Ĉinio post la maildĝo de la epidemio. Pli ol 60 landoj kaj regionoj partoprenis en la ekspozicio kun pli ol 4 000 produktoj.

Nuntempe Ĉinio estas la dua plej granda konsuma merkato en la mondo kaj la plej granda reta detala merkato. La finkonsuma elspezo konstribuas al malneta enlanda produkto super 50% dum 12 sinsekvaj jaroj. La Centra Labora Konferenco pri Ekonomio okazinta fine de la pasinta jaro proponis, ke oni klopodu por pligrandigi la enlandan postulon, kaj prioritatigu la reakiron kaj pligrandigon de la konsumado.

En la lastaj jaroj, la tendenco de la plibonigo de ĉina konsumo estis evidenta, kaj “konsuma novigo” fariĝis ŝlosila vorto de la ĉi-jara ekspozicio. Laŭ la “Tutmonda Noviga Indekso 2022” publikigita de la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto, Ĉinio okupas la 11an lokon. Ĉi tio alportis novan impulson por la disvolviĝo de eksterlandaj kompanioj.
Por multaj eksterlandaj kompanioj, ĉi tiu ekspozicio estas ne nur platformo por prezenti produktojn, sed ankaŭ ŝanco krei la estontecon. Ekde la unua Ĉina Internacia Ekspozicio de Konsumaj Produktoj en 2021, pli kaj pli da internaciaj kompanioj pri konsumvaroj ekloĝis en Hainan kaj integriĝis en la konstruadon de Hainan-a Internacia Centro pro Turismo kaj Konsumo.

Ĉi-jare Ĉinio daŭre antaŭenigos altnivelan malfermon. Serio da rimedoj donos al eksterlandaj komercistoj pli grandan disvolvan spacon kaj pli sekuran disvolvan medion.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree