Sabate Wang Yi, direktoro de la Oficejo de la Eksterland-Afera Komisiono de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), renkontiĝis kun germana ministro pri eksterlandaj aferoj Annalena Baerbock.
Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, esprimis, ke Ĉinio pretas fortigi interŝanĝon kaj komunikadon kun Germanio por pliigi reciprokan komprenon, prepari por la nova ĉina-germana interregistara konsultado, labori kune por trakti tutmondajn defiojn kiel klimata ŝanĝiĝo, kaj antaŭenigi sanan disvolviĝon de la duflankaj rilatoj.