Brazila prezidento: Ni volas konservi la eksterordinarajn rilatojn kun Ĉinio
Qiujieming Publikigita: 2023-04-15 17:49:06

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva en Pekino, kiu gvidas grandan delegacion al Ĉinio. Kiajn celojn volas atingi prezidento Lula dum ĉi tiu ŝtata vizito? Kiajn temojn ili diskutas? En ekskluziva intervjuo kun Ĉina Komunikila Grupo, la brazila prezidento diris, ke li atendas, ke ĉi tiu vizito estos utila, kaj ke li volas antaŭenigi la duflankajn rilatojn.

Lula diris, ke estas granda honoro por li viziti Ĉinion denove. Ĉinio kaj Brazilo kunhavas vastajn komunajn interesojn. Li opinias, ke tiu ĉi vizito plu profundigos la rilatojn inter la du landoj. La brazila flanko volas starigi longdaŭran strategian partnerecon kun Ĉinio, kaj la du landoj devas profunditigi ne nur siajn rilatojn en la kampo de ekonomio kaj komerco, sed ankaŭ la kunlaboron en scienco kaj teknologio.

Lula aldonis, ke li diskutos kun prezidanto Xi Jinping pri la ukraina krizo. Eĉ homoj, kiuj ne estis implikitaj en la krizo, sentis la influon pro ĝi, ĉar ĝi tuŝas la mondon, kaj li opinias, ke ĝi estas grava afero.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree