Marina Silva: Brazilo kaj Ĉinio kune akiru praktikan efikon de ekologia civilizacio
Jianping Publikigita: 2023-04-16 17:04:22

La 14-an de aprilo brazila ministro pri medio Marina Silva esprimis, akceptante ekskluzivan intervjuon de Ĉina Komunikila Grupo, ke la koncepto pri ekologia civilizacio de Ĉinio ege impresas ŝin. Brazilo volas daŭre profundigi sian plenampleksan strategian partnerecon kun Ĉinio por kune preni devojn kaj respondecojn de evoluantaj landoj rilate klimatŝanĝiĝon, mediprotekton kaj aliajn komunajn demandojn alfrontatajn de la internacia komunumo.

Marina Silva akompanis brazilan prezidenton Luiz Inácio Lula da Silva en lia ŝtata vizito al Ĉinio. Parolante pri la fruktoj de ĉi-foja vizito de prezidento Lula al Ĉinio, ŝi diris, ke Ĉinio kaj Brazilo jam decidis fondi subkomitaton pri medio kaj klimat-ŝanĝiĝo kadre de la Ĉina-Brazila Altnivela Kunordiga kaj Kunlabora Komitato kaj daŭrigi la duflankan dialogon pri klimatŝanĝiĝo kaj mediaj problemoj en multaj plurflankaj mekanismoj.

Marina Silva esprimis, ke la koncepto pri media protektado de Ĉinio ege impresas ŝin. Ŝi alte taksis la ideologion pri ekologia civilizacio elmetitan de Ĉinio, opiniante, ke la arboplantado kaj forstumado, ekologia restaŭro kaj aliaj rimedoj prenitaj de Ĉinio atingis riĉajn rezultojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree