“Malnovaj amikoj” en la orienta kaj okcidenta hemisferoj tiamaniere malfermas novan estontecon
Qiujieming Publikigita: 2023-04-16 19:03:00

Brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva sabate finis sian viziton al Ĉinio. La brazilaj amaskomunikiloj kaj homoj el ĉiuj rondoj faris pozitivajn komentojn pri lia vizito al Ĉinio, opiniante, ke la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Brazilo starigis klaran direkton por la sekva etapo de duflanka kunlaboro kaj kondukos al nova estonteco por la duflankaj rilatoj.

Laŭ la rezultoj de la interparolo inter la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Brazilo kaj la komuna deklaro eldonita de la du flankoj, ĉi tiu vizito de Lula al Ĉinio estis tute sukcesa. Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio volas kunlabori kun Brazilo por malfermi novan estontecon al la rilatoj inter la du landoj en la nova epoko.

Dum la interparolo de la 14a, Xi klarigis gravecon de la politika reciproka konfido kaj strategia komunikado inter Ĉinio kaj Brazilo. Lula esprimis la esperon, ke la rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio povas iri super la komerca kampo. La du ŝtatestroj uzis la esprimon “strategia alteco” por rigardi duflankajn rilatojn sen antaŭa interkonsento. Tio montras, ke la nivelo de politika reciproka konfido inter la du flankoj atingis novan altecon, kaj la fundamento de la rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo en la nova epoko estos pli solida.

Lula aprezis la ĉinan modernigon en intervjuoj antaŭ kaj post sia vizito al Ĉinio. Li diris, ke Brazilo nuntempe laboras pri “la vojo por brazila modernigo”. La ĉina flanko esprimis sian volon aktive diskuti pri la kunigo inter la komuna konstruado de la iniciato “Zono kaj Vojo” kaj la strategio de “reindustriigo” de Brazilo. Laŭ ĉi-foja vizito de Lula al Ĉinio, Brazilo havas fortan deziron plivastigi kunlaboron kun Ĉinio en novaj kampoj. La disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo superis la duflankan amplekson kaj ludis pozitivan rolon por antaŭenigi la plibonigon de tutmonda regado.

Ĉinio kaj Brazilo plifortigis strategian kunordigon pri tutmondaj problemoj de komuna zorgo. Dum la renkontiĝo inter la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Brazilo, ambaŭ flankoj konsentis, ke dialogo kaj intertraktado estas la sola farebla eliro por solvi la ukrainan krizon, kaj ĉiuj klopodoj favoraj al paca solvo de la krizo devas esti subtenataj.

Paco, disvolviĝo kaj modernigo estas la aspiroj de la brazila popolo kaj la aspiroj de la ĉina popolo. Oni kredas, ke sub gvidado de la du ŝtatestroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo plu pliboniĝos en la nova epoko, alportante pli da profitoj al la du popoloj, kaj injektante novan viglecon en kunlaboron de Ĉinio kaj Latin-Ameriko kaj pacon kaj disvolviĝon de la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree