Brazila Ministro pri Scienco, Teknologio kaj Novigo atendas gvidi delegacion al Ĉinio denove
Qiujieming Publikigita: 2023-04-16 19:04:30


Brazila Ministro pri Scienco, Teknologio kaj Novigo Luciana Santos aprezis la atingojn de la vizito de brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva al Ĉinio en ekskluziva intervjuo kun la raportisto de Ĉina Komunikila Grupo, kaj esprimis sian atendon gvidi delegacion al Ĉinio denove kiel eble plej baldaŭ por antaŭenigi la efektivigon de la projektoj por kunlaboro kaj interŝanĝo inter la du landoj.

Luciana diris, ke Ĉinio estas ĉe la avangardo en multaj kampoj de scienco kaj tekniko. Brazilo havas grandan intereson en profundigo de reciproke utila kunlaboro kun Ĉinio en la kampo de scienca kaj teknologia novigado.

Luciana opinias, ke ĉiuj landoj povas lerni el la sperto de Ĉinio por daŭre vastigi malfermon el siaj propraj perspektivoj kaj naciaj interesoj, kaj kune konstrui komunumon kun komuna estonteco por komuna gajno.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree