Proparolanto: Ĉinio alvokas fruan ĉesigon de armitaj konfliktoj en Sudano
Qiujieming Publikigita: 2023-04-16 19:02:33

Proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj dimanĉe diris, ke Ĉinio alvokas la du partiojn en la konflikto en Sudano ĉesigi batalon kiel eble plej baldaŭ kaj malhelpi la eskaladon de streĉitecoj.

Proparolanto faris la rimarkojn en respondo al demando pri furiozaj armitaj kolizioj eksploditaj la 15an de aprilo laŭ la loka tempo inter la Sudanaj Armitaj Fortoj kaj la Rapidaj Subtenaj Fortoj en Ĥartumo kaj aliloke en la lando.

La proparolanto diris, ke Ĉinio atente sekvas la plej novajn disvolvojn de la situacio en Sudano.

La proparolanto diris, ke Ĉinio esperas, ke partioj en Sudano pliigos dialogon kaj kune antaŭenigos la politikan transiran procezon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree