Artikolo de Xi pri nova disvolva ŝablono publikiĝos
Qiujieming Publikigita: 2023-04-16 17:05:00

Artikolo de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), pri akcelo de kreado de nova disvolva ŝablono estis publikigita dimanĉe.

La artikolo de Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, estos publikigita en la ĉi-jara oka numero de la gazeto Qiushi, organo de la Centra Komitato de la KPĈ.

La artikolo diras, ke Ĉinio klopodas por atingi modernigon por pli ol 1,4 miliardoj da homoj, pli ol la kombinita loĝantaro de ĉiuj evoluintaj landoj hodiaŭ. Ĝi estas tasko de senekzempla malfacileco kaj komplekseco, do Ĉinio devas konservi firman ekkomprenon pri sia disvolvado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree