Ĵurnalo: Tralikiĝo de Pentagono malkaŝis skalon de diplomatia fiasko de Biden
Yu Publikigita: 2023-04-17 16:30:18

La 13an de aprilo, la retejo de la brita ĵurnalo The Times publikigis artikolon "Tralikiĝo de Pentagono malkaŝis la skalon de diplomatia fiasko de Biden", verkitan de Gerald Baker. Jen la plena teksto:

Por usonaj prezidentoj, kun aŭ sen irlandaj antecedentoj, la antikva lando ĉiam liveras fidindan praktikon pri eskapismo. La eskapa vojaĝo de Joe Biden al Irlando ĉi-semajne estis aparte pragmata. Ĉi tiu vizito okazis en la momento, kiam eventoj en la reala mondo reliefigis la evidentan malaltiĝon de la statuso de Usono kiel superpotenco, kiun li gvidas. Ĝuste kiam li senĉese ŝercis, Usono fariĝis pli kaj pli senpova en Eŭropo, Mez-Oriento kaj Azio, ĉefaj regionoj de tutmonda sekureco.

La lasta humiligo estas serio da tralikiĝoj de sekretaj informoj, kio montris la strategian kaoson, nekompetentecon kaj malfortecon de Vaŝingtono. La tralikiĝo mem ne nur severe damaĝis la reputacion de la usona inform-servo kaj la fidon de homoj pri la sekureco de usona inform-servo kaj komunikado, sed ankaŭ grave vundis la rilatojn inter Usono kaj ĉefaj aliancanoj kiel Britio, Israelo kaj Sud-Koreio. La tralikiĝintaj dokumentoj jam embarasis la registarojn de ĉi tiuj landoj.

Biden metis ĉiujn siajn ĵetonojn de Usono kaj NATO por gajni la prokuran militon kontraŭ Rusio. La malvenko estos humana kaj politika katastrofo por Ukrainio kaj ankaŭ peza bato al la kredindeco kaj estrivo de Usono. Lastatempe, ĉi tiu estrivo suferis plian damaĝon: franca prezidento Emmanuel Macron deklaris, ke Eŭropo ne devas nur funkcii kiel "sekvanto" de usona politiko pri Ĉinio. Samtempe, la klopodo de Ĉinio por repacigo inter Saud-Arabio kaj Irano estas malestima signalo de de Pekino kaj ankaŭ Riado al la influo de Usono en la regiono. En Azio, la sinteno de Usono restas "necedema tono kaj malforta rimedo".

Tamen, kiam la usona influo malpliiĝas en kontinentoj unu post alia, ĝiaj kontraŭuloj antaŭeniras paŝon post paŝo, kaj ĝiaj aliancanoj freneze metas sian esperon sur aliajn elektojn, Biden ankoraŭ havas konsolon. Li ĉiam havas la irlandan urbeton Dundalk.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree