Tajkonaŭtoj de Shenzhou-15 finis kvaran kosmopromenon
Yu Publikigita: 2023-04-17 19:10:10

La Ĉina Agentejo de Homloĝata Kosmoŝipo diris dimanĉe, ke la tajkonaŭtoj de Shenzhou-15 en la orbitanta ĉina kosmostacio Tiangong finis sian kvaran kosmopromenon.

Fei Junlong kaj Zhang Lu, kune kun Deng Qingming, kiu laboris interne de la kosmostacio kaj la subtena teamo sur la tero, kunlaboris por efektivigi ĉiujn fiksitajn taskojn sabate. Fei kaj Zhang poste sekure revenis al la laboratoria modulo Wentian.

La triopo nun finis eksterveturilajn agadojn por kvar fojoj depost kiam ili estis senditaj en la kosmon novembre de 2022, starigante la enlandan rekordon de la plej multaj kosmopromenoj de unuopa skipo.

La agentejo diris en deklaro, ke dum la lasta eksterveturila misio, ili instalis plurajn erojn de ekipaĵoj, inkluzive de la eksterveturilaj plilongigitaj pumpiloj, la transmodulaj kabloj kaj subtenaj aparatoj por la eksterveturila ŝarĝplatformo, metante la fundamenton por efektivigi postajn grandskalajn sciencajn kaj teknologiajn eksperimentojn ekster la kosmostacio.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree