Sudana sendito diris, ke kialo de konfliktoj inter armeo kaj Rapidaj Subtenaj Fortoj estos trovita en kunveno de la Ligo de Arabaj Landoj
Ĝoja Publikigita: 2023-04-17 14:07:14

Sudana reprezentanto al la Ligo de Arabaj Landoj diris dimanĉe, ke oni klopodas por trovi kialojn pri militaj konfliktoj en la lando kaj la ligo okazigis urĝan kunvenon en Kairo por diskuti pri la konflikto, kiu mortigis almenaŭ 83 popolanojn.

La kunveno estis alvokita de Egiptio kaj Saud-Arabio tagon post konfliktoj eksplodantaj inter la Sudanaj Armitaj Fortoj kaj paramilitaj Rapidaj Subtenaj Fortoj (RSF). Kelkajn tagojn antaŭe intensiĝis la rilatoj inter ili pro integrigo de RSF en la armeon.

En deklaro publikigita post la kunveno, la konsilio de la Ligo de Arabaj Landoj sur la nivelo de permanentaj reprezentantoj substrekis la neceson de "tuja ĉesigo de ĉiuj armitaj konfliktoj por protekti popolanojn kaj teritorian integrecon kaj suverenecon de Sudano".

Aliaj arabaj delegitoj urĝigis, ke sudanaj partioj revenu al la paca vojo por solvi la konfliktojn, avertante danĝeron de perforta eskalado.

Ĉinio dimanĉe alvokis, ke partioj de la konflikto en Sudano finu bataladon kiel eble plej frue kaj preventu ekskaladon de intenso, postulante, ke ili pliigu dialogon kaj akcelu antaŭen la politikan transiran procezon.

Gvidantoj de Orienta Afriko dimanĉe alvokis tuje fini la bataladon en Sudano.

Kenja prezidento diris, ke gvidantoj el la regiona bloko, la Interregistara Aŭtoritato pri Disvolvo, okazigis urĝan virtualan sesion dimanĉe, kie ili postulis tujan ĉesigon de militadon inter la partioj de la konflikto en Sudano.

Sudana reprezentanto al la Ligo de Arabaj Landoj Al-Sadiq Omar Abdullah parolas en urĝa kunveno en Kairo, Egiptio, la 16-an de aprilo, 2023. /CFP

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree