UN postulas ‘justecon sen prokrasto’ por morto de laborantoj en Sudano
Ĝoja Publikigita: 2023-04-17 14:04:54

Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN) Antonio Guterres dimanĉe kondamnis konfliktojn en Sudano, kiuj kaŭzis morton de dekoj da popolanoj inkluzive de tri laborantoj por nutraĵa agentejo de la monda organizo, postulante tuj subteni la justecon pri la mortigoj.

Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres. /REUTERS

Proparolanto de ĝenerala sekretario de UN Stephane Dujarric diris en deklaro, ke Guterres "forte kondamnas la mortigon kaj vundon de popolanoj, inkluzive de la mortigo de tri laborantoj de la Monda Nutraĵa Programo en Norda Darfuro kaj vundo serioza de du laborantoj". Dujarric aldonis,"La respondeculoj devas esti tuj persekutataj kaj punataj laŭleĝe sen prokrasto".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree