Ĉinio: Praktiko de disigaj aktivadoj fare de elementoj de “Tajvana Sendependeco” per ĉiu ebla rimedo estas fundamenta kaŭzo de intensa situacio ĉe Tajvana Markolo
Ĝoja Publikigita: 2023-04-18 14:35:31

Responde al demando pri Tajvana Markolo pridiskutata en kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Grupo 7, Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, lunde en regula gazetara konferenco substrekis, ke faktoj foje kaj refoje pruvis, ke instigataj kaj subtenataj de eksteraj fortoj, elementoj de “Tajvana Sendependeco” en la insulo per ĉiu ebla rimedo praktikas disigajn aktivadojn, kio estas la fundamenta kaŭzo de damaĝo de la nuna stato kaj intensiĝo de la situacio ĉe la Tajvana Markolo.

Wang montris, ke en la mondo ekzistas nur unu Ĉinio kaj Tajvano estas la nedisigebla parto de la ĉina teritorio, kaj la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la unika laŭleĝa registaro reprezentanta la tutan Ĉinion, kaj tio estas la kerna esenco de la principo de unu Ĉinio kaj ŝlosilo por protekti pacon kaj stabilecon ĉe la Tajvana Markolo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree