Kial usonaj altranguloj sinsekve vizitis Argentinon kun temo pri Ĉinio
Yu Publikigita: 2023-04-18 20:50:55

Vizitanta komandanto de la suda komandejo de la usona armeo, Laura Richardson, interparolis kun argentinaj oficialuloj pri la influo de Ĉinio en Latin-Ameriko. En la 17a de aprilo laŭ la loka tempo, argentinaj amaskomunikiloj komentis la interparolon okazigitan tiutage. Antaŭe, ankaŭ la dua plej alta figuro en la Ŝtata Departemento de Usono kaj plenuma vicsekretario de ŝtato Wendy Sherman vizitis Bonaeron kaj postulis, ke Argentino "estu singarda" en disvolvado de rilatoj kun Ĉinio.

Ne nur Richardson kaj Sherman, sed ankaŭ aliaj usonaj oficialuloj sinsekve vizitis Argentinon lastatempe. Unue, en la komenco de tiu ĉi monato, usona respublikana senatano Corning gvidis delegacion al Argentino, esprimante "zorgojn" pri projektoj de kunlaboro inter Argentino kaj Ĉinio. Poste, Christopher Hanson, prezidanto de la Usona Nukle-Reglamenta Komisiono, vizitis la landon kaj asertis, ke ekzistas riskoj kaj "maloportunoj" en la kunlaboro inter Argentino kaj Ĉinio en la kampo de nuklea energio. Tuj poste, ankaŭ Richardson kaj Sherman vizitis Argentinon kun temo koncerna al Ĉinio.

"Usono provas dilui la rilatojn inter Ĉinio kaj Argentino," diris la argentina amaskomunikilo Paĝo 12, komentante la celon de oftaj vizitoj de usonaj oficialuloj al Argentino. Amaskomunikiloj ankaŭ atentigis, ke Usono ŝajnas konstante monitori ĉinan kunlaboron en la latinamerika regiono, precipe kun Argentino. Ĉiuj projektoj de normala ĉina-argentina kunlaboro, ĉu 5G, profundkosma stacio Neuquen aŭ nukleenergia centralo, ĉagrenas Usonon.

Kial Usono tiel reagis? Laŭ analizoj de argentinaj amaskomunikiloj, post sia enoficiĝo kiel usona prezidento, Joe Biden plifortigis la politikon de sia antaŭulo pri subpremado kaj reteno de Ĉinio, kaj ne volis vidi disvolviĝon de Ĉinio en Latin-Ameriko aŭ tutmonde. Argentino estas ĉefa lando en Latin-Ameriko. En la pasintaj jaroj, amika kunlaboro inter Ĉinio kaj Argentino daŭre profundiĝis. En februaro 2022, Argentino fariĝis la unua grava latinamerika lando, kiu oficiale aliĝis al la iniciato Zono kaj Vojo. Ĉi tio estas pragmata kunlaboro kun reciproka respekto kaj reciproka profito inter evoluantaj landoj. Sed en la okuloj de Usono, ĉina-argentina kunlaboro defias ĝiajn interesojn kaj minacas ĝian hegemonion. Do, ĝi prenis ĉiajn rimedojn por malhelpo kaj subfosado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree