Ĉinio kaj Laoso komune akcelas aferojn de socialismo
Ĝoja Publikigita: 2023-04-18 14:37:55

Wang Yi, direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eskteraj Aferoj sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) lunde diris al Saleumxay Kommasith, laosa vicĉefministro kaj ministro de eksterlandaj aferoj, ke la sukcesa disvolvo de Ĉinio kaj Laoso estas la sukceso de socialismaj aferoj, ĉar Ĉinio kaj Laoso ambaŭ estas socialismaj landoj sub la gvidado de siaj propraj komunistaj partioj, havas samajn idealojn, kredojn kaj strebojn.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, alvokis, ke la du flankoj plenumu la strategiajn interkonsentojn atingitajn de la plej altaj gvidantoj de la du partioj kaj landoj, plivastigu tradician amikecon, profundigu politikan konfidon kaj kunaranĝu disvolvajn strategiojn por altigi la dulandajn rilatojn al nova nivelo.

Saleumxay diris, ke Laoso estas preta fortigi kunlaboron kun Ĉinio sur diversaj kampoj, komune konstrui altkvalitan Zonon kaj Vojon, konstrui laosa-ĉinan komunumon kun komuna estonteco kaj akceli disvolvon de socialismaj aferoj.

Wang Yi (dekstre), direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksteraj Aferoj sub la Centra Komitato de la KPĈ, renkontas Saleumxay Kommasith, laosan vicĉefministron kaj ministron pri eksterlandaj aferoj, en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio, la 17-an de aprilo. / Xinhua

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree