Unu el homarano en hejmurbo
CHOI Man Won Publikigita: 2023-04-18 17:13:11

CHOI Man Won, sudkorea esperantisto, kiu studis kaj laboris en Ĉinio por pli ol dek jaroj. Jen estas kvara parto de lia rakonto:

Post mia reveno al SudKoreio ofte demandas min ĉinaj amikoj, ĉu mi instruas Esperanton en lernejo aŭ universitato? Eble ili havas iom fortan impreson ĉe mi pri Esperanto, ĉar mi plejparte interbabilis Esperante kun ili dum longa tempo.

Mi loĝas en mia hejmurbo GŭangĴu, unu el la 6 grandaj urboj de SudKoreio, kiu lokas ĉ. 300 km-ojn de Seulo kaj alfrontas Flavan Maron kaj laŭ latitude similan gradon kune kun la urbo Qingdao de Ĉinio. Verdire mia vera naskiĝloko estas urbeto, kiu situas en sudorienta direkto de GŭangĴu, 30 minutojn aŭte de GŭangĴu, kiam mi estis en tre juna aĝo nia tuta familio transloĝis al GŭangĴu kaj pro tio preskaŭ neniom da memoraĵoj restas ĉe mi pri mia naskiĝloko, sed nur la memoraĵoj en GŭangĴu, en kiu mi daŭrigis mian studon ĝis antaŭ aliro al Ĉinio.

Ĉefe mi instruas la politikosistemon de NordKoreio, ĉar ĝi havas socialisman politikosistemon same kiel Ĉinio kaj de tempo al tempo pri la moderna historio de Ĉinio en la universitato Ĝoson, mia hejmlernejo. 

Sed malfacila estas instruado de politiko al studentoj, ĉar nuntempaj studentoj havas pli da intereso je kulturaj aŭ artaj lernofakoj ol la politikaj. Ĉiakaze mi vivtenas mian vivon instruante universitatajn studentojn.

Esperantajn agadojn mi ne tre ofte partoprenas malsame kiel en Ĉinio, sed tio ne signifas, ke mi perdis intereson pri Esperantaj agadoj. En mia hejmlando mi ĉefe partoprenas agadojn pri medioprotektado kaj kunlaborado kun eksterlandaj laboristoj, kiuj laboras en SudKoreio.

SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) agado estas mia unu el la du gravaj Esperanto-agadoj. Kiam mi estis en Pekino hazarde aŭdis pri SAT kaj kelkaj japanaj SAT-anoj havis kunsidon en la urbo Xi'an kun tieaj esperantistoj. Post la konatiĝo kun SAT, miaj Esperantaj agadoj koncentriĝis en SAT-agadoj, ĉar ĝia ideo kaj agocelo sufiĉe kongruas kun mia mondkoncepto.

Ni, SAT-anoj simple resumas sian agocelon 'per Esperanto', sed ne 'por Esperanto'. D-ro Zamenhof faris Esperanton ne nur por faciligi interhomajn rilatojn kaj ĝui eksterlandajn kulturaĵojn per facile lernebla lingvo Esperanto, sed ankaŭ por helpi aŭ kunlabori kune kun sociaj minoritatoj diversaj ekz. politikaj, ekonomiaj, kulturaj, mediprotektaj ktp.

Do mi kunlaboras ĉefe kun la asocioj, kiuj subtenas kaj celas altigi salajron kaj laborkondiĉojn de eksterlandaj laboristoj en SudKoreio kaj de tempo al tempo kun japanaj SAT-anoj solidaras por kontraŭ la multigo de atom-energia centralo, kiu estas komuna problemo frontata de popolamaso de Japanio kaj SudKoreio.

Alia Esperanta agado mia estas kunlabori kun esperantistoj de mia hejmurbo GŭangĴu. Kun ili mi konatiĝis dum mia universitata tempo. Kvankam nia urba Esperanta societo havas ne multajn membrojn, sed ili ĉiam vere aktivas por disvastigi Esperanton en nia urbo, malgraŭ ke plejpartaj homoj de SudKoreio malmulte interesiĝas pri Esperanto sed volegas lerni la anglan aŭ la ĉinan por trovi pli bonajn laboroportunojn.

Antaŭ la pandemio, GŭangĴu-anoj havis kunsidon kutime ĉiu dua semajno kaj nun ekde pasinta februaro post nuligo de la koncernaj reguloj de la SudKorea registaro pri la kovim-19, kio malebligis vid-al-vidan kunsidon ĉ. 3 jarojn. Kvankam mi ne povas ofte ĉeesti la kunsidon, tamen de tempo al tempo mi partoprenas ilian kunsidon kaj kune praktikas Esperanton kaj interbabilas Esperante. 

D-o Zamenhof postulis, ke ni, esperantistoj pensu kaj agu Esperante en ĉiutaga vivo, kaj mi kape memoras lian admonon, sed realigi ĝin en la reala vivo ne estas tiom facila. Ĉiakaze mi penas sekvi lian proponon, malgraŭ ke mi ofte malsukcesas.

Pro la 3-jara pandemia atako al la homaro, mi ne povis viziti Ĉinion kaj vole ne vole nur per retbabilejo interbabilis kun ĉinaj amikoj. Nun multaj landoj nuligas la regulojn, kiuj malpermesis la eniron de alilandanoj al siaj landoj pro la pandemio kaj mi esperas, ke mi kiel eble plej rapide povu vojaĝi al Ĉinio kaj renkonti ĉinajn amikojn kaj gustumi ĉinajn manĝaĵojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree