Donitaĵoj de la Nacia Statistika Buroo montris marde, ke en la unua trimestro de 2023 la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis je 4,5% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.
Sur la trimestra bazo, la ekonomio pliiĝis je 2,2% en la unuaj tri monatoj.
Proparolanto de la Nacia Statistika Buroo Fu Linghui diris en gazetara konferenco, ke la nacia ekonomio de Ĉinio havis bonan komencon ĉi-jare, kaj merkata anticipo evidente pliboniĝis.
La malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis je 3% en 2022 kompare kun la antaŭa jaro, kaj je 2,9% en la kvara trimonato de la lasta jaro kompare kun la sama periodo de la antaŭa jaro.