Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj interparolis kun sia urugvaja paralelulo
Yu Publikigita: 2023-04-18 19:43:58

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang interparolis kun Francisco Bustillo Bonasso, urugvaja ministro pri eksterlandaj aferoj, en Pekino marde.

Qin diris, ke ĉi tiu jaro markas la 35an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Urugvajo, kaj ke la duflankaj rilatoj eniris stadion de matura kaj stabila disvolviĝo. Li aldonis, ke la du flankoj devas firmigi politikan reciprokan fidon kaj profundigi praktikan kunlaboron, kaj plu firme subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, kaj levi ĉina-urugvajan strategian partnerecon al la nova nivelo.

Bustillo diris, ke Urugvajo atribuas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Ĉinio kaj atendas striktigi kunlaboron en ekonomio, komerco kaj aliaj kampoj. Li aldonis, ke Urugvajo donas grandan atenton al la Tutmonda Disvolva Iniciato, la Tutmonda Sekureca Iniciato kaj la Tutmonda Civilizacia Iniciato proponitaj de Ĉinio, kaj konsideras ilin kiel gravajn kontribuojn al monda paco kaj homa disvolviĝo. Urugvajo plu ludos pozitivan rolon por akceli latinamerika-ĉinajn rilatojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree