Barato superas Ĉinion fariĝante la lando plej dense loĝata en la mondo laŭ Monda Populacia Panelo de la UN.
La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede diris, ke demografia dividendo de iu lando dependas de kvanto de populacio, tamen la kvalito de populacio estas pli grava; kaj ĝi dependas de skalo de populacio, tamen la skalo de altkvalita laborforto estas pli grava.
Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, citis rimarkojn de ĉina ĉefministro Li Qiang en gazetara konferenco la 13-an de marto, dirante, ke “Ne malaperis ĉina demografia dividendo, kaj nia talentula dividendo formiĝas. La movforto de ĉina disvolvo restas granda.”