Usona ĵurnalo The New York Times lunde publikigis artikolon kun la titolo Usono provas izoli Ĉinion, tamen germanaj entreprenoj proksimiĝas al Ĉinio. La artikolo diras, ke kiam Usono provas rompi ligon ekonomian kun Ĉinio, Grupo Volkswagen kaj kemiindustria entrepreno BASF, la du grandaj motoroj de la germana ekonomio, plivastigas grandskalan investon en Ĉinio.
La artikolo diras ankaŭ, ke altnivelaj administratoroj de multaj germanaj entreprenoj klare scias, ke similaj investoj en Ĉinio estas rekte kontraŭ la usona izolado de Ĉinio ekonomie, tamen ili opinias, ke investo en Ĉinio kaj kunlaboro kun ĉinaj entreprenoj estas ŝlosila por vigla disvolviĝo de iliaj entreprenoj en Eŭropo.