Koterio de Grupo 7 kontraŭiras epokon
Yu Publikigita: 2023-04-19 18:24:24

La kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Grupo 7 (G7) finiĝis marde en Nagano, Japanio. Ĝi estas antaŭludo de la pintkunveno de la grupo, kiu okazos maje. Komuna deklaro publikigita en la kunveno ankoraŭ sin tenas je malaktuala pensmaniero de la Malvarma Milito kaj kreas malakordon pri demandoj kiel la ukraina krizo kaj la situacio de la Tajvana Markolo. Ekster la kunvenejo, homoj okazigis protestojn, montrante sloganojn kiel "opono kontraŭ G7" kaj "for milito" por esprimi fortan malkontenton.

 

G7 estas konata kiel la "klubo de riĉaj landoj". Kun la tutmondiĝo, la proporcio de la totala malneta enlanda produkto (MEP) de la sep landoj al la tutmonda MEP malpliiĝis ĝis 43,91% en 2022, kaj ankaŭ la influo de la grupo reduktiĝis. Pli kaj pli multaj faktoj pruvis, ke la "koterio" de G7 estas plenigita per la nuanco de grupa konfrontiĝo kaj geopolitikaj iloj, kio kontraŭas la tendencon de monda multpolarizo kaj demokratiigo de internaciaj rilatoj.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree