Kial rezulto de ĉina ekonomio en unua trimestro superis antaŭkalkulon?
Ĝoja Publikigita: 2023-04-19 15:17:42

"La kresko de malneta enlanda produkto en la unua trimestro superis la antaŭan kreskon kaj la antaŭvidon", "Ĉina ekonomio rapidigas reprosperiĝon", "La ĉina ekonomio faris bonan komencon en la kuranta jaro"… Jen komentoj de alilandaj amaskomunikiloj post publikigo de donitaĵoj pri ĉina ekonomio en la unua trimestro de 2023 fare de la ĉina registaro. Per reala forto Ĉinio prezentis brilan "raporton pri ekonomio en la unua trimestro".

Laŭ unuapaŝa kalkulo, en la unua trimestro la malneta enlanda produkto estis 28,5 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 4,14 duilionoj da usonaj dolaroj), pli multe je 4,5% ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro kalkulite laŭ fiksa prezaro. La kresko de industria produktovaloro pliiĝis je 3% en la unuaj tri monatoj, pli multe je 0,3 procento ol tiu en la kvara trimestro de 2022. Investo de fiksa aktivo pliiĝis je 5,1% en la unua trimestro ol tiu en la sama periodo de 2022, la sumo de detala vendado de konsumaĵoj kreskis je 5,8% ol tiu en la sama periodo de 2022 kaj ĉina ekstera komerco pliiĝis je 4,8% en la unuaj tri monatoj ol tiu en la sama periodo de 2022. Ĉio ĉi montras, ke sekve de multiĝo de pozitivaj faktoroj renormaliĝis kaj leviĝis la ĉina ekonomio, kio metis bazon por realigi la jaran anticipant celon de disvolvo.

Depost komenco de la kuranta jaro en Usono kaj Eŭropo, pliiĝis inflacioj kaj kontinue intensiĝis politikoj pri mono, ankaŭ aperis krizoj de cirkulado en iuj bankoj. Aldoniĝis geopolitikaj riskoj kaj leviĝantaj solflankismo kaj protektismo, pro tio pliiĝis nestabileco de funkciado de la monda ekonomio. Sub tiu ĉi fono estas malfacile akirita la montriĝo de ĉina ekonomio en la unua trimestro. La usona ĵurnalo The Wall Street Journal opiniis, ke kiam malrapide disvolviĝas ekonomio de Usono kaj Eŭropo, la reprosperiĝo de la ĉina ekonomio vigligos la mondan ekonomion.

Bona rezulto dependas de diligenta laborado. Kaj la bona komenco de la ĉina ekonomio en la unuaj tri monatoj estas la rezulto el komuna klopodado de ĉiuj ĉinoj. Samtempe la ĉina kontinua altkvalita malfermo alportis vivecon al ekonomia kresko.

La internacia medio ankoraŭ restas komplika kaj ŝanĝema, estas evidenta malhelpo pro manko de enlanda bezono de Ĉinio, kaj ankoraŭ ne estas solida la revarmiĝo de ekonomio. Alfrontante malfacilon ĉinoj havas fidon. Ne ŝanĝiĝis la fundamento de boniĝo de la ĉina ekonomio en estonta longa tempo kaj laŭgrade kreskis interna movforto de la ekonomia kresko. Sekve de tio, ke rolon ludos pluapaŝe makroskopaj politikoj en Ĉinio, la landa ekonomio espereble daŭre pliboniĝos ĝenerale. Multaj translandaj entreprenoj opiniis, ke investo al Ĉinio kaj radikiĝo en Ĉinio ĝuste celas pli bonan estontecon.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree