Konataj frazoj en Tri-korpa Problemo -- sciencfikcia romano de Liu Cixin
Mirinda Publikigita: 2023-04-19 14:39:54

La 23a de aprilo estas la Monda Tago de Libroj kaj Kopirajtoj. Kiun vi legas nun? Okaze de tiu speciala tago, mi rekomendos al vi iun libron de ĉina verkisto, Liu Cixin. 

 

Jen estas tre konataj frazoj en la sciencfikcia romano Tri-korpa Problemo, per kiu ĉina verkisto, Liu Cixin gajnis la premion Hugo por la plej eminenta romano, konata kiel “La Premio de Sciencfikciaj Atingoj (The Science Fiction Achievement Award)”, en 2015.    

Tri-korpa Problemo -- sciencfikcia romano de Liu Cixin

La vivo estas soleca, la kosmo estas silenta.

Kio estas la esenco de la homaro? Ĉu ĝi estas esploro al nekonata mondo aŭ serĉo al vivrimedoj?

Progreso de la scienco estas kvazaŭ surgrimpi senlime altan montpinton, sed vi neniam sukcesos atingi la finan celon.

Vi estas la homo, via ĉio estas savinda, tamen vi devas forlasi la terglobon.

La valoro de scioj ne apartenas al homoj ilin posedantaj, sed al homoj ilin heredantaj. 

Ni donu vivon al tempo, kaj civilizacion al jaroj

Malforto kaj senscieco ne estas obstakloj por vivado, sed aroganteco estas.

Neniu eterne ekzistas, eĉ la kosmo detruiĝos iutage en la estonteco. Kial la homaro pensas, ke ili devas eterne ekzisti? 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree