Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun gabona prezidento Ali Bongo Ondimba, kiu estas en Ĉinio por ŝtata vizito, en la Granda Popola Halo en Pekino merkrede.
Xi unue bonvenigis Bongo, "malnovan amikon de la ĉina popolo", viziti Ĉinion, kaj diris, “Vi estas malnova amiko de la ĉina popolo, kaj mi tre ĝojas denove renkontiĝi kun vi. Sinjoro prezidento estas la unua afrika ŝtatestro, kiun mi akceptas de post mia reelektiĝo kiel ĉina prezidanto, kio plene pruvas la gravecon kaj altan nivelon de ĉina-gabonaj rilatoj.”
Xi diris, ke en la lastaj jaroj, sub la gvidado de sinjoro prezidento, Gabono aktive esploris disvolvan vojon taŭgan al la propraj naciaj kondiĉoj, sin devontigis al antaŭenigo de nacia stabileco kaj ekonomia diversigo kaj akiris gravajn atingojn en nacia konstruado. La gabona flanko ankaŭ forte antaŭenigis la procezon de regiona integriĝo, aktive mediaciis pri tiklaj demandoj en Afriko, sukcese okazigis la pintkunvenon "Unu Arbaro", kaj lastatempe ĝi transprenis la prezidantecon de la ekonomia komunumo de centr-afrikaj ŝtatoj, evidente pliigante sian internacian kaj regionan influon. Kiel sincera amiko de Gabono, ni kore deziras al Gabono pli grandan progreson en ĉiuj ĝiaj aferoj kaj la fruan atingon de la strategia celo konstrui "Emerĝantan Gabonon".
Xi akcentis, ke venontjare la du flankoj festos la 50an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Gabono. Dum duonjarcento, sub la zorgo kaj gvidado de kelkgeneraciaj gvidantoj el la du landoj, ĉina-gabona amikeco ĉiam estas firma kiel roko. Li aldonis, "Fronte al la granda ŝanĝiĝo de la monda situacio, Ĉinio kaj Gabono subtenas unu la alian kaj protektas la komunajn interesojn de ambaŭ landoj kaj internacia justeco kaj senpartieco. Profundigi kaj kontinue progresigi ĉina-gabonajn rilatojn ne nur konformas al la komunaj kaj longtempaj interesoj de ambaŭ landoj, sed ankaŭ ludas rolon de grava ekzemplo por antaŭenigi konstruadon de la komunumo kun komuna estonteco por la homaro. Mi proponas altigi la ampleksan kunlaboran partnerecon inter la du landoj al ampleksa strategia kunlabora partnereco."