Okcidento reprovas bati Ĉinion per pufreklamo de demando de loĝantaro
Ĝoja Publikigita: 2023-04-20 14:00:15

Loĝantara Funduso de la Unuiĝintaj Nacioj merkrede publikigis Raporton pri Stato de Monda Loĝantaro, 2023, antaŭvidante, ke meze de la kuranta jaro Hindio superos Ĉinion fariĝanta la lando de la mondo kun plej granda loĝantaro. Tio estas rezulto el leĝo pri loĝantara disvolvo, sed ŝanĝiĝis en raportoj de iuj okcidentaj amaskomunikiloj. Ili publikigis serion da sensaciaj raportoj tiel nomataj "Moviĝis 'monda gravita punkto'", "Aperis grava ŝanĝo de monda ordo" kaj "Malfavora elemento de loĝantaro malfaciligis ĉinan rejuniĝon". Ĉio ĉi sugestas, ke la ĉina disvolvo renkontos grandan malfacilon.

En ĉi tiaj pufreklamoj mankas bazaj scioj pri leĝo de loĝantara disvolvo. Hodiaŭ estas la ĝenerala problemo de la mondo, ke malpliiĝis novaj naskitoj kaj multaj homoj ne volas naski bebojn. Tio intime rilatas al stadio de ekonomia disvolvo, konceptoj kaj ideoj de homoj kaj aliaj elementoj sociaj kaj ekonomiaj. Ekzemple, okcidentaj evoluintaj landoj ĝenerale alfrontas mankon de laborfortoj. Kial okcidentaj amaskomunikiloj ne diru "Malfavora elemento de loĝantaro malhelpis ekonomian kreskon" kaj similajn diraĵojn? Ĉu ili ne ludas" duoblajn normojn" per tio?

Ĉinio estas lando de grandega loĝantaro, kaj depost praktikado de reformado kaj malfermo, aparte aliĝo al la Monda Komerca Organizo, sufiĉe montriĝis "loĝantara dividendo", kaj la lando marŝis sur vojo de rapida disvolvo, ankaŭ la mondo dividis oportunojn de komuna gajno. Nun Ĉinio eniris en la stadion de altkvalita disvolvo kaj novigo fariĝis ŝlosilo de estonta disvolvo. En estonta longa tempo Ĉinio adiaŭos industriojn kun densaj laborfortoj kaj marŝos al la monda vico de meznivelaj kaj altnivelaj industrioj en industriaj kaj provizaj ĉenoj, kio estas la nepra tendenco.

Do por juĝi perspektivon de ĉina disvolvo, nur loĝantara skalo, la sola normo ne estas sufiĉa, oni devas konsideri kvaliton kaj nivelon de ekonomia kresko. La malneta landa produkto de Ĉinio kreskis je 4,5% en la unuaj tri monatoj de la kuranta jaro, superanta antaŭkalkulon de la ekstera mondo, kio eksplikas la demandon.

Cetere, Ĉinio aktive plenumas nacian strategion por trakti maljuniĝon de la loĝantaro kaj akcelas politikojn kaj kongruajn subtenajn rimedojn por stimuli naskon de tri infanoj pofamilia. Analizistoj opiniis, ke en Ĉinio la pozitiva respondo al disvolvo kaj ŝanĝiĝo de loĝantara disvolvo, turno de "loĝantara dividendo" en "reforman dividendon" kaj akcelo de komuna riĉiĝo de la tuta popolo fariĝos movforto de Ĉinio por pliigi kvaliton de ekonomio, ankaŭ la mondo daŭre dividos la dividendon el Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree