Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, merkrede en Pekino renkontiĝis kun Sylvia Bongo Ondimba, edzino de gabona prezidento Ali Bongo Ondimba.
Peng diris, ke Ĉinio volas fortigi interŝanĝojn kun Gabono, dividi spertojn, akceli kunlaboron kaj doni pli da interesoj al la dulandaj popoloj. Ŝi konvinkiĝas, ke sub gvidado de la dulandaj gvidantoj, la duflanka kunlaboro sur diversaj kampoj estos daŭre profundigata, kaj la amikeco estos heredata de generacio al generacio.
La unua sinjorino de Gabono diris, ke ŝi esperas havi oportunon por pli multe koni Ĉinion kaj apreci la ĉinan kulturon kaj ĝian disvolvon.