Xi sendis gratulon al Yunnan-Universitato okaze de centjara jubileo
Yu Publikigita: 2023-04-20 19:06:32

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde esprimis gratulojn al la instruistoj, studentoj kaj eksaj studentoj de Yunnan-Universitato okaze de la centjara jubileo de la universitato.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, sendis gratulan leteron al la universitato.

En sia letero, Xi laŭdis la kontribuon de Yunnan-Universitato en kulturado de granda nombro da talentuloj, akcelo de etna unuiĝo kaj progreso kaj faciligo de regiona ekonomia kresko kaj socia disvolviĝo en la pasinta jarcento.

Xi esprimis la atendon, ke la universitato plibonigu sian edukan agadon sur ĉiuj frontoj, helpu forĝi fortan senton de komunumo de la ĉina nacio kaj faru novajn kaj pli grandajn kontribuojn al konstruado de lando kun granda forto en edukado.

Yunnan-Universitato, kiu malfermiĝis en 1923, estas unu el la plej fruaj ampleksaj universitatoj establitaj en la okcidentaj landlimaj regionoj de Ĉinio. Kun pli ol 300 000 eksaj studentoj en diversaj kampoj, la universitato ludis aktivan rolon por antaŭenigi etnan unuiĝon kaj progreson kaj ankaŭ prosperon kaj stabilecon en la landlimaj regionoj de Ĉinio.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree