Ĉinio kaj Gabono publikigis komunan deklaron
Ĝoja Publikigita: 2023-04-20 14:02:57

Ĉinio kaj Gabono publikigis komunan deklaron merkrede dum vizito de gabona prezidento Ali Bongo Ondimba al Ĉinio de la 18-a ĝis la 21-a de aprilo.

La du landoj decidis levi la ampleksan kunlaboran partnerecon inter la du landoj al "ampleksa strategia kunlabora partnereco" laŭ la deklaro.

La deklaro diras, ke en la mondo profunde ŝanĝiĝanta, Ĉinio kaj Gabono subtenas unu la alian por akceli komunajn interesojn kaj protekti internacian egalecon kaj justecon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree