Ĉina ekonomio kreskis pli rapide ol atendite en unua trimestro de 2023
Yu Publikigita: 2023-04-21 15:01:37

Ekde de la kuranta jaro, la ĉina ekonomio forte renormaliĝas. Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la Nacia Statistika Buroo en la 18a de aprilo, la malneta enlanda produkto de Ĉinio pliiĝis je 4,5% en la unua trimestro kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. El la perspektivo de la "trojko" pelanta la ĉinan ekonomion, en la unua trimestro, la totala podetala vendo de sociaj konsumvaroj pliiĝis je 5,8% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro; la totala importa kaj eksporta sumo de varoj pliiĝis je 4,8%; investo de fiksaj aktivoj pliiĝis je 5,1%. Ĉi tiuj donitaĵoj superis la atendojn kaj ankaŭ plifortigis la fidon de homoj pri la ĉina ekonomio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree