ĈKG okazigis filmfestivalon pri Tago de Ĉina Lingvo de UN
Ĝoja Publikigita: 2023-04-21 10:54:01

Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) ĵaŭde sukcese okazigis la 3-an Internacian Filmfestivalon pri Tago de Ĉina Lingvo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Palaco de UN, la oficejo de UN en Ĝenevo. Al la festivalo aliĝis 939 videaĵoj el 37 landoj kaj regionoj.

En sia salutparolo Tatiana Valovaya, ĝenerala direktoro de la Oficejo de UN en Ĝenevo, diris, ke la ĉina lingvo simbolas grandan kaj profundan ĉinan kulturon kaj atestas la spiriton persisteman, obstinan kaj neniel cedeman de la ĉina popolo. La temo de la kurantjara festivalo "Vojo" same radikiĝis en la ĉina kulturo kaj la ĉina lingvo.

Chen Xu, ĉina konstanta ambasadoro al la Oficejo de UN en Ĝenevo kaj al aliaj internaciaj organizoj en Svisio, en sia salutparolo diris, ke la Tago de Ĉina Lingvo de UN jam fariĝis jara grava festo por tutmondaj amantoj de la ĉina lingvo. Marte de la kuranta jaro ĉina prezidanto Xi Jinping solene elmetis Iniciaton pri Monda Civilizacio, substrekante klopode krei novan situacion de kultura interŝanĝo kaj integriĝo de diversaj landoj kaj ligo de koroj de popoloj diverslandaj por vigligi kaj florigi mondan civilizacion.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree